László Tamás [lAslO tamAsx], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamás László estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
László Tamás[1] naskiĝis la 6-an de majo 1923 en Kőszeg, li mortis en 2009.
Biografio
László Tamás maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1941, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1946. Post la diplomo li estis asistanto en la fakultato (iom poste altlernejo), baldaŭ lektoro, inter 1965-1981 docento, poste ĝis la emeritiĝo en 1989. Intertempe en 1955 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li plej ofte faris kirurgiajn laborojn sur ĉevaloj. Spite la emeritan vivon li instruis plu 15 jarojn, eĉ li denove estis katedrestro inter 1997–1999. Li ricevis medalojn en 1988 kaj 2002.
Elektitaj kontribuoj
- A plasmatransfusio háziállatokon (disertaĵo, 1955)
- Állatorvosi sebészet 1-3 (studenta lernolibro)
Fontoj
Referencoj