Kuusjoki estas loĝloko kaj eksa komunumo de Finnlando situanta en la historia kaj nuntempa provincoOrigina Finnlando (finneVarsinais-Suomi; svedeEgentliga Finland) en la sudokcidento de Finnlando. Ĝi estis ligita al la urbo Salo en 2009. La aeo de la komunumo estis 122,73 km².[2] La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ memstara komunumo Kuusjoki havis 1 724 loĝantojn.[3]
Ĝis la urbocentro de Salo estas estas 20 kilometrojn suden, ĝis la provinca ĉefurbo Turku estas 20 kilometrojn sudokcidenten kaj al la nacia ĉefurbo Helsinko 130 km sudorienten. La komunuma areo inkludis la vilaĝojn Hämäläistenkylä, Impola, Kanunki, Kurkela, Kuttila, Kuusjoenperä, Pappila, Raatala kaj Tiskarla.
En la areo estas la lago Nummijärvi, kiu estas fama pro sia kristalklara akvo - atentu ke estas alia lago ol la lago priskribita en la esperanta artikolo Nurmijärvi (lago), kiu kiel facile videblas havas alian trian literon. Ankaŭ lagoj kun ekzakta nomo Nummijärvi estas pluraj en Finnlando, ekzemple samnoma lago situas en la komunumo Kauhajoki de Ostrobotnio.