Kurt WÖLFFLIN (vere Wölflingseder; naskiĝinta la 20-an de februaro 1934 en Vieno, mortinta la 12-an de septembro 1998 en Salcburgo) estis aŭstra verkisto kaj pedagogo.
Vivo kaj agado
Wölfflin pasigis la junulajn jarojn en Nederlando kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en Salcburgo.[1] La mezlerneja instruisto membris ĉe la porvira organizo Katholische Männerbewegung (ene de Katolika Agado)[2] kaj ĉe PEN-klubo de Aŭstrujo.
Li verkis novelojn, teatraĵojn kaj romanojn, kaj ankaŭ multajn aĵojn por infanoj kaj adoleskantoj. Post transloĝiĝo disde Thalgau-Egg al Anthering, fine de la 1960-aj jaroj, aperis la unuaj porinfanaĵoj. Unue ankoraŭ en kunlaboro kun la edzino Maria, poste kun ŝi kaj iliaj sep infanoj.[3]
La kolekto de fabeloj el Koreio Die Perle des Drachenkönigs, (eldonejo Styria, 1973) estiĝis kun helpo de la misiisto Rudi Kranewitter (Soh Ki Ho).[4] Wölfflin estis membro de la verkista ligo Salzburger Autorengruppe.
Honoroj
- 1969 kaj 1975: Österreichischer Staatspreis für Kinder- und Jugendliteratur
- 1982: Rauriser Förderungspreis
- 1998: Kinder- und Jugendbuchpreis des Landes Steiermark
Verkoj
- Hansl, der Schatzsucher, 1967
- Die kleine Prinzessin, 1967
- Die Prinzessin im Rosenstrauch 1968
- Der Riese in der Schule, 1969
- Tiere der Wildnis, 1969
- Wer fängt den Wollknäuel, 1969
- Miki, 1972
- Die Perle des Drachenkönigs, 1973
- Hanne und Andy, 1973
- Miki und die Seeräuber, 1973
- Das Glück hat zwei Gesichter, 1975
- Die Großen und die Kleinen, 1976
- Ich bin ich, 1976
- Das kleine Kinkerlitzchen, 1977
- Du hast einen Freund, 1978
- Oma gib Gas, 1978
- Ein Haus im Grünen, 1979
- Feriensafari, 1981
- Die Prinzessin auf dem Schneevogel, 1981
- Ein Tausender für Charlie, 1982
- Der Junge auf dem Baum, 1982
- Ein weißer Mercedes, 1983
- Ich glaube an das Leben, 1984
- Der Chef ist die Oma, 1986
- Der Turm, 1987
- Micha und Schwarzer Wolf, 1987
- Der Riese in der Stadt, 1988
- Die Rose des Erzbischofs, 1989
- Das Löwenzahnkamel, 1992
- Das Mädchen, der Fisch und die Vögel, 1999
- Die Nachtigall, 2004
Notoj
- ↑ biografio ĉe Salzburger Literaturnetz
- ↑ Maria Wölflingseder: 'Zehn Schreibkräfte." - Ĉe: Streifzüge. Magazinierte Transformationslust: 10 Jahre Streifzüge (36/2006, 1.4.2006)
- ↑ Welt der Fraŭ (Periodika) julio/aŭgusto 1975, p. 2–6
- ↑ Welt der Fraŭ (periodaĵo), marto 1974, p. 39 (kun informoj pri Soh Ki Ho)
Eksteraj ligiloj