Korea Universitato (KU; koree 고명대학교; Hanja: 高麗大學校; RR: Goryeo Daehakgyo) estas privata universitato, situanta en Seulo, Sud-Koreio, kiu estis establita en 1905. Proksimume 29,000 studentoj studas en la universitato, kaj ĝi estas konsiderita unu el la tri plej prestiĝaj universitatoj en Sud-Koreio, referitaj de la amaskomunikilaro kiel SKY [1]. Korea Universitato havas 81 fakultatojn en 19 kolegioj kaj sekcioj same kiel 18 diplomiĝaj lernejoj [2].
Ekde ĝia establado ĝis nuntempe (2020), pli ol 280,000 homoj diplomiĝis ĉe la universitato [3].
Historio
Korea Universitato estis establita en 1905 nomita kolegio Bosung fare de Lee Yong-Ik, Trezoristo de la Reĝa Domanaro, kaj tial ĝi estis konsiderita signifa nacia simbolo dum la japana okupo de Koreio [4]. En 1937 la loka biblioteko estis malfermita. Komence la universitato funkciis kiel kolegio kaj klopodoj estis faritaj fare de ĝiaj administrantoj por turni ĝin en plenan universitaton. Tiuj klopodoj malsukcesis dum Dua Mondmilito, kiam la kolegio estis submetita al proksima inspektado fare de la japana okupacio. Poste, la institucio iĝis universitato en 1945, samtempe la sendependeco de Koreio, kaj studoj komenciĝis en tri kampoj: politika scienco kaj juro, ekonomiko kaj komerco, kaj artoj [5]. En la sekvaj jaroj komenciĝis ankaŭ sciencaj kaj agrikulturstudoj. En decembro 1963, unuafoje komenciĝis (unuafoje en la lando) majstraj studoj pri ekonomio.
Organizo
Nuntempe, Korea Universitato funkciigas proksimume 17 kolegioj kaj lernejojn:
- lernejo de Juro
- lernejo de Komerca Administrado
- kolegio de Artoj
- kolegio de Vivsciencoj kaj Bioteknologio
- kolegio de Politika Scienco kaj Ekonomiko
- kolegio de Scienco
- kolegio de Inĝenieristiko
- medicina fakultato
- kolegio pri Edukado
- kolegio de Flegado
- kolegio de Informoj
- kolegio de Sansciencoj
- lernejo de Arto kaj Dezajno
- sekcio de Internaciaj Studoj
- lernejo de Komunikado
- lernejo de Mekatroniko
- lernejo de Interfakaj Studoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj