Komunumo Mirsk estas urbo-kampa komunumo (pole gmina), en provincoMalsupra Silezio (pole Dolny Śląsk), en Distrikto Lwówek Śląski (pole powiat) de Pollando. La komunuma sidejo estas Mirsk. Ĝis la jaro 1945 la regiono apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo Friedeberg am Queis kaj lige al tio ekestis ankaŭ la nomo de la nova komunumo.
Strukturo de areo
Laŭ informoj de la jaro 2002 la komunumo Mirsk havas teritorion 186,57 km², kaj enhavas: