Komacuno (japana (小松菜) aŭ sinapa spinaco (Brassica rapa var. perviridis) estas folilegomo kiu estas parenca al la rapo.
Komacuno estas kultivata en Japanujo kaj Tajvano komerce. La finkreskinta planto havas malhelverdajn foliojn kaj mallarĝajn helverdajn tigojn. La planto fariĝas ĉ. 30 cm alta kaj 18 cm larĝa. La planto estas precipe kultivata en printempo kaj aŭtuno, ĉar ĝi ne toleras ekstremajn varmon kaj malvarmon.
Uzado
La planto estas konsumata kuirita aŭ freŝe kiel salato. Ĝi estas riĉa je kalcio.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ