Klára Jevgenjevna MAJTINSKAJA (n. en 1907 en Győr, m. en 1989 en Moskvo) estis hungara esperantistino. Kiel studento pri muzikhistorio ŝi lernis Esperanton dum lingvokurso de Andreo Cseh. Tuj post tiu kurso ŝi jam interpretis por eksterlandanoj alvenintaj al la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la 2-an ĝis 9-an de aŭgusto 1929. Tiam ŝi iĝis internacie konata kiel elstara lingvo-talentulino. Post dujara korespondado kun la rusa esperantisto Eugen Blinov ŝi veturis al Moskvo kaj tie edziniĝis al li. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1] En Moskvo ŝi komence laboris kiel instruistino de fortepiano, de Esperanto kaj de la germana lingvo. En la postaj jaroj la Esperanto-movado en Sovetio rapide perdis sian pozicion. Ŝi plu instruis nur aliajn lingvojn en Moskvo kaj ekde 1950 ŝi dediĉis sin ekskluzive al la finnugraj lingvoj fariĝante konata esploristo de finnugristiko.
Referencoj