Kisaku Tabata (Tokio 1911)[1] estas japana esperantisto. Li ekesperantistiĝis en 1924. Li estis membro de "Japana Dramista Societo". Li verkis ekzemple japane radi- kaj televid-teatraĵojn kaj en Esperanto originalajn dramojn kaj novelojn. El ili la dramo "Korvo" estis inkludita en la antologio Japana Kvodlibeto.[2]
Referencoj
- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 124.
- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp. 72-85.