Per la termino kemia specio estas ĝenerale indikata iu ajn strukturo nature kemia, sendepende de la nombro de atomoj ĝin kombinantaj kaj de ĝia kemia ŝarĝo (oksidigo) kaj de ĝia reakcieco. Grupo, do, de samtipaj molekulaj entaĵoj konstituas kemian specion.
Difiniĝas kemia specio nur se estas determinataj ĝiaj “naturo”, “proporcio” kaj la “aranĝo” de la kemiaj elementoj ĝin konstituantaj.
Ekzemplo: akvo estas kemia specio ĉar:
la naturo de ĝiaj elementoj estas determinita (stabile fiksita): fakte ĝi estas kombinita je atomoj de hidrogeno kaj oksigeno
la proporcio de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, ĉiu molekulo de akvo estas kombinita per du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno, kiuj havas rejŝon de du al unu (2:1)
la aranĝo de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, la atomoj ĝin konstituantaj estas ligitaj inter si por formi angulon de 104,45°, kun la atomo de oksigeno ligita al la du de hidrogeno.
Estas do kemia specio:
iu ajn kemia substanco, kiel la puraj substancoj (kies molekuloj estas formataj je plura samanaturaj atomoj) kaj kemiaj kombinaĵoj (kies molekuloj estas aranĝitaj per pluraj atomoj malsamnaturaj);
la elektronoj en la medio de la reakcioj de redokso ĉar ili povas esti identigitaj kiel produktaĵoj aŭ kiel reakciilaĵoj.
La unika prerogativo por difini kemian specion postulas ke tiu ĉi havu “kemian naturon” precize fiksitan (nome, ĝi devas havi sian kemian formulon. La kemiaj miksaĵoj, ekzemple, ne estas kemiaj specioj ĉar ili ene entenas plurajn kemiajn speciojn malsamnaturajn. Eĉ ne la fazoj estas specioj kemiaj ĉar en la sama fazo povas kunekzisti pluraj kemiaj specioj malsamnaturaj.
Kemiaj elementoj kaj kemiaj specioj al ili asociitaj
Per ĉiu kemia elemento eblas aranĝi diversajn kemiajn speciojn al ĝi asociitajn, nome kemiaj specioj kiuj diferenciĝas el tiu pro izotopa aranĝo aŭ stato de oksidado, aŭ molekula strukturo ktp. Vidu en IUTAK[1]:
Notoj
↑angle IUPAC, Guidelines for terms related to chemical speciation and fractionation of elements. Definitions, structural aspects, and methodological approaches. (IUPAC Recommendations 2000) Pure Appl. Chem., Vol. 72, No. 8, pp. 1453–1470, 2000.
Bibliografio
angle IUPAC, Guidelines for terms related to chemical speciation and fractionation of elements. Definitions, structural aspects, and methodological approaches. (IUPAC Recommendations 2000) Pure Appl. Chem., Vol. 72, No. 8, pp. 1453–1470, 2000 2000 IUPAC
itale Villavecchia G. Vittorio e G. Eigenmann, Nuovo dizionario di merceologia e chimica applicata, Volume 4, Hoepli, 1973, id ISBN 88-203-0531-3[1][rompita ligilo]