Kelkaj Floroj Esperantaj, laŭkajere eldonita ekde 1903 [1][2] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas kolekto de "agrablaj legaĵoj kun multaj ilustraĵoj" kiel indikas la subtitolo de la libreto. Nuntempe tiu ĉi antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Witteryck nome komponis tiujn popularajn humurajn rakontetojn kune kun la membroj de la tiama bruĝaEsperanto-klubo kies prezidanto li estis.
Speciale interesaj restas la desegnaĵoj kiuj precipe montras la vestaĵaron kaj internan domaranĝon de la pli-malpli riĉa burĝaro el la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
Recenzoj
„ La fervora vicprezidanto de la Belga Ligo ne nur estas zorgplena eldonisto : li ankaŭ distingiĝas per la verkado de jam multnombraj libroj kaj broŝuroj. Ĉiuj liaj amikoj — kaj ili estas multegaj - kun granda ĝojo legos tiun ĉi novan aron da bonhumoraj rakontetoj, ornamitaj per belaj ilustraĵoj. ”