Kathrin SCHIRMER (naskiĝinta la 18-an de marto1960 en Weimar, mortinta la 19-an de februaro2017[1]) estis germana radio-moderigantino, novaĵanoncistino kaj muzikredaktorino. Antaŭe ŝi estis estinta ankaŭ kantistino de modkantoj.
Vivo
Ŝi studis kantarton ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Kiel furorkantistino ŝi aperis dum la 1980-aj jaroj en la GDR-muzikaĵrangolistoj.
Poste ŝi ekinteresiĝis pri radio, laboris kiel parolistino, moderigantino kaj redaktorino en Berlino kaj en Kempten. En la 1992-a jaro ŝi ekdeĵoris ĉe Mitteldeutscher Rundfunk, kiel moderatorino por la populara radiokanalo MDR Turingio - La Radio. En 2015 ŝi komencis laboron por hr4 en Kaselo.
Ŝia fratino Evelyn Fischer estas ankaŭ kantistino kaj moderigistino, krome docentino universitata[2].