La Katedralo de Roskilde estas unu el la precipaj allogaĵoj de la urbo Roskilde kun 150.000 vizitantoj ĉiujare. En 1995Unesko enlistigis la katedralon kiel monda heredaĵo. Ĝi estis la ĉefa preĝejo de la antikva episkopujo de Roskilde antaŭ la apero de luteranismo.
Konstruhistorio
Laŭ Saxo Grammaticus Haraldo la 1-a Bludenta konstruigis en 985 la unuan preĝejon sur la monteto de Roskilde super la golfo kaj tie li ankaŭ estis entombigita - vidu apude la foton de lia tombo.[1] Tamen neniuj restaĵoj de tiu ĉi preĝejo estas pruveblaj. En la 11-a jarcento Estrid, fratino de Knuto la Granda kaj patrino de Sven Estridsson, konstruigis samloke ŝtonan preĝejon.
La konstruo de la brikopreĝejo komenciĝis en la 1170aj jaroj laŭ romanika stilo kaj finiĝis proksimume 1280 per la gotikaĥorejo. En la sekvantaj jarcentoj oni alkonstruis plurajn kapelojn ene kaj ekstere de la preĝejo. Origine dediĉitaj kaj konsekritaj al diversaj sanktuloj, ili pli malfrue estis anstataŭataj per tombokapeloj kaj maŭzoleoj de la reĝoj laŭ stilo de la respektiva epoko. En ĝi troviĝas la tomboj de la plejparto el danaj gereĝoj, kaj pro tio ĝi estis adaptita al la gustoj de la malsamaj tempoj ĝis la 20-a jarcento, pere de malgrandaj flankaj ampleksiĝoj: aleroj kaj kapeloj. Tio igas ĉi tiu katedralon kronologia friso de la evoluado de la arkitekturo de la kristanaj konstruaĵoj en Skandinavujo. En 1690 Kristiano la 5-a konstruigis en la ĥorejo, antaue rezervita por la klerikaro, tombomonumenton por si kaj sia filo Frederiko la 4-a kaj iliaj edzinoj.
Arĥitekture je la katedralo temas pri volbita trinava baziliko kun ĥorĉirkaŭirejo (sen kapeloj), transversa domo kaj dutura fasado. Ĉe la ĉefa konstruaĵo estas alkonstruitaj multaj flankaj konstruaĵoj, kiu servas plejparte kiel tombokapeloj. Ekde 1413, la danaj reĝoj estas enterigitaj ĉiloke. Entute troviĝas 20 reĝoj kaj 17 reĝinoj, en kvar malsamaj kapeloj, en la centro de la katedralo aŭ en eksteraj tomboj. En konstruaĵo libere staranta antaŭ la preĝejo troviĝas la tombo de Frederiko la 9-a.