Catalpa-specioj kreskas kiel duonĉiamverdaj (kvar specioj) aŭ deciduaj (ses specioj) arboj. Ĉiuj havas kontraŭstarantajn aŭ verticile starantajn foliojn. La folioj havas kaj folitigojn kaj foliplatojn. La foliplato estas simpla kaj kompletranda; malofte lobaj. La planto ne havas stipulojn.
Generaj trajtoj
La terminale starantaj estas grapolaraj aŭ kremkoloraj (nur Catalpa ovata kaj Catalpa tibetica).
La longaj, pendantaj, krajonformaj kapsulfruktoj malfermiĝas je du klaboj. Ekzistas minca septo. La semoj estas globecaj kaj havas harojn je ambaŭ finoj.
Enhavosubstancoj
Ĉiuj plantpartoj – krom la semoj – estas venenetaj. En la planto estas la malforta veneno katalpino (= katalposido) kaj parencaj substancoj.
Disvastiĝo
De la ĉ. 10 Catalpa-specioj kvar hejmas en la moderklimataj regionoj de Orienta Azio, kvar sur Antiloj kaj du specioj en Nordameriko. En Eŭropo la specio Catalpa bignonioides, kiu origine devenas de Nordameriko, estas kultivata kiel ornamplanto.
Sistematiko
La genronomon Catalpa unuafoje publikigis en la jaro 1777 Giovanni Antonio Scopoli en Introductio ad Historiam Naturalem, paĝo 170. Tipospecio estas Bignonia catalpa L. Kies valida nomo estas Catalpa ovata G.DON. Sinonimo por Catalpa SCOP. estas Macrocatalpa (GRISEB.) BRITTON. La genro Catalpa apartenas al la tribo Catalpeae DC. EX MEISN. en la familio Bignoniacoj. Tiuj kvar Macrocatalpa-specioj estas enordigitaj en la genro Catalpa. Ili hejmas sur karibaj insuloj.
Ekzistas dek Catalpa-specioj. La genro Catalpa estas dividita en du sekciojn:
Sekcio Macrocatalpa GRISEB.: tiuj duonĉiamverdaj specioj hejmas sur karibaj insuloj:
Catalpa purpurea GRISEB.: ĝi disvastiĝis nur en la orienta parto de Kubo kaj sur la insulo Gonavo, kiu apartenas al Haitio.
Sekcio Catalpa:
Ordinara katalpo (Catalpa bignonioides WALTER, Sin.: Catalpa syringifolia SIMS): ĝi hejmas en la sudorientaj usonaj ŝtatoj de Usono: Alabamo, Florido, Georgio, Luiziano kaj Misisipio.
Catalpa bungei C.A.MEY. (sin.: Catalpa syringifolia AUCT.): ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Hunano, Jiangsuo, Ŝanĝjio, Ŝandongo kaj Ĝeĝjango.
Catalpa fargesii BUREAU: ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Guangdongo, Gŭangŝjio, Guizhou, Hebei, Henan, Hubei, Hunan, Shaanxi, Shandong, Sichuan kaj Junano.:
Catalpa fargesii forma duclouxii (DON) GILMOUR (sin.: Catalpa duclouxii DODE)
Catalpa ovataG.DON: ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Anhujo, Gansuo, Hebejo, Hejlongĝjango , Henano, Hubejo, Jiangsuo, Jilino, Ljaŭningo , Nei Monggol, Ningxia, Qinghai, Shaanxi, Shandong, Shanxi, Siĉuano kaj Xinjiang.
Belega katalpo (Catalpa speciosa (WARDER) ENGELM.): ĝi estas disvastiĝinta en Usono.
Catalpa tibetica FORREST: ĝi bone kreskas ĉe deklivoj kaj en arbaroj en alteco de 2400 ĝis 2700 metroj nur en sudorienta Xizang kaj nordokcidenta Hunano.
Kelkaj hibridoj de katalpoj
Catalpa ×erubescens CARRIÈRE (= Catalpa ovata × Catalpa bignonioides, sin.: Catalpa ×hybrida HORT. EX SPÄTH):