Kastelo Behringen (germane: Schloß Behringen) estas konstruaĵo en Behringen (Germanujo), grandparte renesanca kaj baroka. Konstruigis ĝin en la 16-a jarcento la Wangenheim-oj kies dinastio troviĝis surloke de 1305 ĝis la senproprietigo fare de komunistoj en la 1945-a jaro.
Historio
Verŝajne ekzistis antaŭula komplekso sudeoste de la nuna. Frederiko la Meza de Wangenheim ordonis en 1547 starigon de la nuna, frurenesanca burgo. Datumas de tiam partoj de la suda alo, de la orielo, partoj de la ŝtupara turo kaj la malsupra areo de la suda ero de la orienta alo. Certe enloĝis en 1567 la regantaj senjoroj kun familioj. Post incendio de 1621 Baltazaro de Wangenheim manaĝeris internajn alikonstruadojn. La trabfakaĵo meze de la eosta alo ankaŭ estas de la 17-a jarcento. Dum la Tridekjara Milito estis parta brulkonsumiĝo en 1631 kaj marodo jaron poste. Sekvis tempo de ne-enloĝateco. Baroktempe okazis aliaj novigoj, ĉefe interne. Inter 1743 kaj 1792 rezidis surloke Ernesto Vilhelmo de Wangenheim, estante ema je arkitekturaj etendiĝoj. Li ankaŭ kreigis grandan novan kastelparton. Dum la 17-a aŭ la 18-a jarcento la ŝtupara turo tre plialtiĝis. Pro monŝuldoj de la pranepo de Ernesto Vilhelmo, la tuton akiris en la 1844-a jaro la Trützschler-oj.
Dum la Prusia-Aŭstria milito kaj la batalo ĉe Langensalza (27.6.1866), prusaj trupoj el Minden kaj Hamburgo malvenkis kontraŭ regimentoj de la Reĝlando Hanovro; tamen ĉi lastaj kelkajn tagojn poste kapitulacis. Kastele troviĝis en la 24-a kaj la 25-a de junio reĝo Georgo la 5-a kaj ties generalstabo. Samloke okazis ankaŭ pacfaraj interparoloj kun la prusa generalo Gustav von Alvensleben. Armehistoriistoj pli malfrue taksis tiujn interparolojn kaŭzo de la posta malvenko de la hanovranoj: ĉar nur danke al tiu (laŭ prusa vidpunkto!) agrabla batalinterrompo, freŝaj prusaj taĉmentoj povis plie kaj alproksimiĝi.
Antaŭ 1874 oni malkonstruis la malnovan nordan alon anstaŭigante ĝin per nova. La framskeletaj supraj etaĝoj de la norda kaj okcidenta aloj datumas el la komenco de la 20-a jarcento. Danke al nupto kun Mathilde Trützschler von Falkenstein (1880–1913)[1], Otmaro de Wangenheim (1866–1947)[2] sukcesis reposedantigi sian familion. De 1928 estis novaj ali- kaj alkonstruoj.
Otmaro kaj Mathilde havis tri infanojn: Dorothee (1912–2006), Elisabeth (1912–2010) kaj Jobst (1913–1943; li falis dum la Dua Mondmilito). Post ekscio pri minacanta okupiĝo de Behringen fare de la Ruĝa Armeo, Otmaro de Wangenheim fuĝis kun la familianoj en junio 1945 okcidenten.
De 1946 loĝis tie forpelitaj orienteŭropaj germanoj; de 1949 ene estas oldulejo kaj hejmo por psike handikapitoj kio necesigis multajn alikonstruojn. Oni do forigis la turajn spajron kaj okangulon kaj la uesta alo eĉ ankoraŭ dum la 1980-a jaroj suferis malkernigon kaj internan novaranĝon. Norde de la suda alo oni enmetis konstruaĵon kaj norde de la korto estis grandaj alkonstruaadoj por diversaj teknikaj aferoj. Finfine oni ofertis tie apartementojn por maljunuloj sub observado kaj (ĝis 2001) fleĝejmpo por psike malsanaj personoj. Sekvis engaĝiĝo de la municipo kun restaŭrado, malaperigo de alikonstruataj eroj kaj inaŭguro en 2007 kiel hotelo Schloßhotel am Hainich ene de la grupo Grenzenlos S.R.L.. Oni ankaŭ fieras pri univerala alireblo de ĝi.
Kastelo Behringen
vido de eoste
kastelkorto
epitafoj sur la kastelkorto
La eoste najabaranta, iama Inspektista domo ankaŭ estas finrestaŭrita en 2000 kaj ekfunkciis kiel regionhistoria muzeo kaj municipa biblioteko. La kastela parko (338 ar) el la 18-a jarcento parte konserviĝis. Konata arbo en ĝi estas vejmuta pino aĝa ducent jarojn. Pro perdo de aliaj raraj arbospecoj, fariĝis novaj plantadoj. Ĝardene komenciĝas de la 1996-a jaro ses kilometrojn longa marŝopado kultura kun skulptaĵoj (Skulpturen-Wanderweg) ĝis la vilaĝo Hütscheroda. Sed komenciĝas samloke ankaŭ la marŝada padego Rennstieg des Hainich kun longeco de 32 km; ĝi kondukas ĝis Eigenrieden.