Kappeln (daneKappel) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia landoŜlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8607 loĝantojn. La teritorio estas parto kaj la administra centro de la samnoma komunumaro Kappeln-Land (germane Amt Kappeln-Land), administra ligo de pluraj formale sendependaj ĉirkaŭaj politikaj komunumoj, kvankam la urbo Kappeln mem ne apartenas al la komunumara teritorio.