Kapelo de Sankta Roĥo (oficiale Kapelo de Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo kaj Sankta Rozalia) estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Dunaföldvár.
Historio
En 1738 epidemio pri pesto okazis en Dunaföldvár, poste la loĝantoj votis konstrui kapelon. Ĝi estis konsekrita en 1742, baldaŭe renovigita en 1790 kaj iomete trakonstruita en 1814.
Konstruaĵo
La kapelo situas sola kaj ĝi havas 3 partojn: en mezo de la fasado turon, kiun sekvas la navo, fine la duonronda sanktejo estas videblaj. La turo estas kvadrata kaj (kompare la navon) estas alta. Ĉe la piedo de la turo estas la enirejo. Antaŭ la kapelo ŝtona kruco situas. En la proksimo keloj elfositaj en leŭso troviĝas. Ili nomiĝas keloj de Roĥo, tial la kapelo prenis la nomon pri Sankta Roĥo.
Fontoj