San Diego County (aŭ esperante Kantono San-Diego) estas kantono en la usona subŝtato Kalifornio. La plej granda urbo en la kantono estas la samnoma urbo San-Diego, kiu ankaŭ estas la administra ĉefurbo de la kantono. Krom San-Diego mem, aliaj grandurboj en la kantono inkluzivas Chula Vista, Oceanside kaj Escondido.
Ĝi estas la plej sudokcidenta kantono en la subŝtato Kalifornio.