La kabo Adare estas la plej norda, preskaŭ duoninsula kabo de la lando de Viktoria, en orienta Antarkto. Ĝi apartigas la maron de Ross oriente kaj la Sudan Oceanon okcidente. La kabo Adare estis grava surteriĝa loko komence de la esplorado de Antarkto. Ĝi estis malkovrita de la ŝipestro James Clark Ross en 1841.