Károly Szentiványi [kAroj sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Károly estis hungarapolitikisto, departementestro, parlamentano, parlamentestro. Lia nobela antaŭnomo estis szentiváni.
Károly Szentiványi lernis komence hejme, poste en piarista lernejo, fine li lernis juron en kolegio de Sárospatak. En 1824 li estis nomumita titulara notario, post 3 jaroj subnotario, en 1832 ĉefnotario, en 1836nobela juĝisto. En 1839 kaj 1847 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis departementestro, eĉ senatano, fine en 1849 komisaro pri Transilvanio. Post falo de la revolucio li estis kondamnita je morto, tamen li ricevis amnestion. Inter 1861 kaj 1872 li estis parlamentano, eĉ parlamentestro ĝis 1869. Li ĉiam estis fidelulo de Ferenc Deák. En 1872 li retiriĝis.
Elektitaj publikaĵoj
Országgyűlési beszéde 1861. máj. 22. - parlamenta parolado