Kálmán Ujj, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ujj Kálmán Lajos Ferenc estis hungara aktoro.
Kálmán Ujj[1][2] naskiĝis la 22-an de aprilo 1883 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 4-an de decembro 1921 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
Kálmán Ujj devenis el aktora dinastio. Ekde 1901 li estis teatra korusano. Post 4 jaroj li ricevis jam rolojn en teatroj de Arad, Kecskemét, Pécs kaj Sopron. Ĝis 1919 li apartenis al teatra trupo de Géza Sebestyén (aktoro), poste li ricevis rolojn en ĉefurbaj teatrejoj (Teatro Magyar, Teatro Belvárosi), same en mutaj filmoj. Li edziĝis en 1917. Li frue mortis pro kormalsano.
Liaj teatraj roloj (elekto)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Az anyaszív (1917)
- Az utolsó hajnal (1917) Edward / Dr. Hyttara Sahib
- Jeruzsálem (1918)
- Das Spiel mit dem Tode (1918)
- A lélek órása (1923)
Fontoj
Referencoj