Kálmán Szügyi lernis en muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste li ricevis lecionojn de De Santis. Li ricevis stipendion de la Reĝa Operejo de Budapeŝto en la studjaro 1916. En la sama jaro li kantis dum kronada ceremonio de Karolo la 1-a (Aŭstrio) en Budapeŝto. Inter 1917–1943 li estis membro de la Reĝa Operejo. Lia filo iĝis aktoro Zoltán Szügyi (1916–1943).