József Pokorny [jOĵef pokorni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pokorny József estis hungarafutbalisto (avanulo). Lia familia nomo iam ŝanĝiĝis al Pogány.
József Pokorny futbalis en ĉefurba prestiĝa futbalklubo inter 1901-1905 en 49 matĉoj kun 43 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono dufoje kaj golreĝo en 1904. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1902-1905 5-foje kun 5 goloj. En 1925 li donacis areon al tiam memstara urbo Budafok-Tétény, kie oni establis sportejon.