János Rigó [jAnoŝ rigO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rigó János estis hungaraviolonisto, orkestrestro. Li vaste estas konata laŭ la karesnomo Rigó Jancsi [janĉi].
János Rigó devenis el ciganafamilio. Li aĝis 5, kiam li komencis violonadi. Post 5 jaroj li jam estis orkestrano en la familia orkestro. Iom poste li muzikadis kun alia cigana orkestro en Székesfehérvár, poste en Kaposvár. Li edziĝis, poste li muzikadis en Budapeŝto, pli poste en pluraj urbegoj de Eŭropo. En 1896 li eksedziĝis kaj edziĝis al eksedziĝinta riĉulino. Poste Jancsi diboĉadis, ĝis la mono elĉerpiĝis. Li vivis plu forlasita kaj forgesita, eĉ mizera.
Memorigiloj
dolĉaĵo nomata "rigójancsi" vaste konata ankaŭ eksterlande
hungara-franca filmoFekete szem éjszakája (1959), kies temo estis la dua edziĝo de Rigó