János Megyik [jAnoŝ medjik], hungare Megyik János, Esperante ’’Johano Megyik’’ estis hungara novavangarda skulptisto .
Pordego de biblioteko en Debrecen (2005 ) fare de János Megyik
La sama pordego somere
János Megyik naskiĝis la 8-an de oktobro 1938 en Szolnok .
Biografio
János Megyik lernis pentroarton en Ĉeĥoslovakio inter 1950 -1954 , poste lernis en arta gimnazio en Budapeŝto . Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon . Li frekventis Industriartan Akademion en Vieno . Poste li longe okupiĝis pri dizajno . En 1987 li studvojaĝis al Novjorko , en 1999 helpe de hungara stipendio en Romo . Ekde 1997 li vivas kaj verkadas en Kötcse . Li ricevis premion Kossuth en 2006 , pli frue ankaŭ aliajn premiojn .
Liaj ekspozicioj
Ekde 1965 li partoprenas en ekspozicioj , komence en okcidenta Eŭropo , sed ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ en Hungario . En 2011 ekspozicio en Budapeŝto prezentis la tutan vivoverkojn de János Megyik.
Liaj artaĵoj estas videblaj ekzemple en Vieno, Hamburgo , Székesfehérvár , Pécs , Budapeŝto.
Verkaro (elekto)
Fontoj