Bacharuddin Jusuf HABIBIE (naskiĝis la 25-an de junio 1936 en Parepare ĉe Suda Sulaveso, - mortis la 11-an de septembro 2019 en Ĝakarto) estis indonezia ŝtatisto, konstrua inĝeniero kaj politikisto. De 1978 ĝis 1988 li oficis kiel Ministro de Ŝtato por Scienco kaj Teknologio. Vicprezidanto de Indonezio de 1998 ĝis 1999, post la eksiĝo de prezidanto Suharto li fariĝis la 3-a Prezidanto de Indonezio.
Lia prezidanteco estis, ĝis tiam, la plej mallonga en la moderna indonezia historio, sed rimarkebla pro transiro al la politika kaj jura reforma epoko [1].
Referencoj
- ↑ Habibie, B. J., et al. "BJ Habibie." Children 1000.1962 (2010).
Eksteraj ligiloj