Justine RALALARISOA, nomita ankaŭ Lala (naskiĝis la 9-an de februaro 1954, mortis la 20-an de majo 2023) estis malagasa esperantistino.
Ekde la jaro 1997, ŝi ofte vojaĝis al esperantaj aranĝoj en Eŭropo.
En 2010 ŝi, kiel unua afrikano, sukcese trapasis la KER-ekzamenon de UEA sur nivelo C1.
Ŝi havis diversajn postenojn en la esperanta movado:
En la UK 2024 en Aruŝo, oni nomis unu el la salonoj laŭ ŝi.
Ankaŭ kelkaj el ŝiaj parencoj estis esperantistoj, i.a. ŝia plej aĝa filino Ando Fenoaina Randriarimanana kaj ties eksa edzo Ginet Randrianasolo (1977-2024).
Verkoj
- Ny tsara ho fantatra momba ny teny esperanto, Antananarivo 2008, 110 p. (Esperanto-lernolibro en la malagasa, kun Henriel Fidilalao)
Eksteraj ligiloj