La junana pino escepte atingas kreskad-ŝosojn de 35 cm en unu sezono. Ĝiaj folioj konstituas faskojn de 2-5 pingloj kaj longas 15 – 20 (30) cm. La strobiloj longas 3 -7 (10) cm, estas hele brunaj, situas flanke sur la branĉoj en grupoj de 2-5, leviĝas sur mallongaj pedunkloj, malfermiĝante dum la dua somero de kreskado. La strobiloskvamoj interne estas kolore brun-purpuraj.
Pinus yunnanensis var. tenuifolia W. C. Cheng & Y. W. Law
Pinus yunnanensis var. yunnanensis
Disvastiĝo kaj ekologio
En Ĉinujo ĝi ĉefe vegetas en riverbasenoj, sur sekaj kaj sunecaj deklivoj je altitudoj de 600-3 000 m, en la altebenaĵoj de Junano, sed etendiĝante norden en Siĉuano, kie ĝi intergradas kun P. tabuliformis, kaj suden en norda Birmo, kie ĝi intergradas kun P. kesiya. En la freŝdata pasinteco ĝi plivastigis sian arealon ĉar la konkurantaj foliarbaroj estis senarbigitaj.
Aliaj parencaj specioj estas P. hwangshanensis, P. taiwanensis kaj P. thunbergii.
Sinonimoj
P. insularis var. yunnanensis (Franch.) Silba 1984;
P. yunnanensis var. tenuifolia Cheng & Law 1975;
P. insularis var. tenuifolia (Cheng & Law) Silba 1990 (Li 1997);
P. tabulaeformis var. yunnanensis (Franchet) Shaw (Farjon 1984).