La filmo estas bazita sur duon-membiografia romano de la avangarda verkisto Henri-Pierre Roché de 1953 rakontanta sian rilaton kun la juna verkisto Franz Hessel kaj lia edzino Helen Grund.[2] Truffaut trafis la libron meze de la 1950-aj jaroj ĉe la librovendistoj laŭlonge de la Sejno en Parizo. Li poste amikiĝis kun la maljuna Roché, kiu estis publikiginta sian unuan romanon estante 74-jaraĝa. La aŭtoro aprobis la intereson de la juna reĝisoro por adapti la verkon al alia komunikilo.
La filmo ricevis plurajn premiojn kaj nun estas konsiderata kulta filmo.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Jules kaj Jim estas du amikoj jam en la komenco de la filmo. Kiam ili ferias kun Catherine, ambaŭ roluloj iom distanciĝas kaj ilia amikeco duopa iĝas triopo, en kiu ambaŭ viroj enamiĝas de Catherine. Jules avertas Jim, ke Catherine estos lia edzino kaj sekve li ne devas seksallogi ŝin. Oni antaŭmetas averton pri eventuala konscio pri la tragedia flanko de la filmo. Catherine elektas finfine Jules kaj edziniĝas al li. Sed la amikeco inter ambaŭ viroj pluas. Sekvas tumulta periodo dum la Unua Mondmilito en kiu ambaŭ pro sia nacieco luktas en malaj flankoj, konstante timante, ke ili povus intermortigi sin unu la alian batale.
Post la batalĉeso, Jim rekuniĝas kun siaj geamikoj en ilia kampara germana ĉaledo kaj li komprenas, ke la amparo ne bone funkcias kaj ekscias, ke Catherine havis / havas amantojn. Ili loĝas tute kunaj kaj kompliceco inter Jim kaj Catherine kreskas, kaj ili eĉ deziras havi filon. Ilia nova amparo ne ĝenas Jules, eĉ se ili kunloĝas en la sama domo, kaj Jules promesas ami Catherine ĉiuokaze. Tamen ankaŭ la ligo inter Jim kaj Catherine malvarmiĝas kaj ŝi minacas pafi Jim, kiu fuĝas sukcese. Tamen la triopo denove promenas kampare kune; ŝi veturigas Jim per sia aŭto kaj sekvas nebremsante el rompita ponto al rivero, kie ambaŭ dronas dum Jules demalproksime rigardas nepovante eviti la katastrofon.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.