Juha VAINIO, ankaŭ konata kiel Junnu Vainio kaj Juha Watt Vainio (naskiĝis la 10-an de majo1938 en Kotka, mortis la 29-an de oktobro1990 en Gryon) estis finna kantaŭtoro, furorkanttekstisto kaj popollernejainstruisto. Li faris 2 433 kantotekstojn aŭ komponaĵojn. Muzika kariero de Vainio startis en eko de 1960-aj jaroj. Vainio estas unu el la plej produktantaj kantotekstistoj en Finnlando. La nomon "Watt" oni ne rajtas uzi aparte, sed nur inter la antaŭ- kaj familinomo: Juha Watt Vainio.
En Finnlando oni memoras konatajn kantojn, kiujn Vainio kaj faris kaj kantis: "Käyn ahon laitaa", "Albatrossi”, ”Vanhojapoikia viiksekkäitä”, ”Vanha salakuljettaja Laitinen”, ”Kotkan poikii ilman siipii", "Yksinäinen saarnipuu", "Keuruulle takaisin" kaj "Eräänlainen sotaveteraani".” Li kantis ankaŭ sekstemajn kantojn.
En Finnlando oni memoras ankaŭ konatajn kantojn, kiujn Vainio faris kaj aliaj kantis: ”Kolmatta linjaa takaisin”, ”Katson autiota hiekkarantaa”, ”Tahdon olla sulle hellä”, ”Mun sydämeni tänne jää”, ”Muisto vain jää”, "Jokainen päivä on liikaa", "Piilopaikka", "Keskiyön aikaan", "Tunti vain", "Käyn uudelleen eiliseen", "Aikaan sinikellojen" kaj "Viisitoista kesää."
Lia konata kanttraduko, kiun aliaj kantis, estas almenaŭ ”Rööperiin”.