Joseph Kabila Kabange (konata plej komune kiel Joseph Kabila, naskiĝinta la 4an de junio1971) estas Konga politikisto kiu estis Prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo ekde Januaro de 2001. Li enposteniĝis dek tagojn post la murdo de sia patro, la ĝistiama Prezidento Laurent-Désiré Kabila. Li estis elektita prezidanto en 2006. En 2011, li estis re-elektita por dua regotempo.[1]
Li iĝis la unua ŝtatestro en la mondo naskiĝinta en la 1970aj jaroj. Li restis la plej juna ŝtatestro ĝis Roosevelt Skerrit iĝis ĉefministro de Dominiko en januaro de 2004.[2]