La Regiona Municipo York, ankaŭ simple Jorka Regiono (York Region) estas regiona municipo en suda Ontario, Kanado inter Lago Simcoe kaj Toronto. Ĝi estis York County antaŭ 1971. Laŭ stato de la jaro 2016 en la regiona municipo vivis 1 109 909 loĝantoj sur areo de 1 762,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 630 loĝantoj/km², do ĝi havas pli da loĝantoj ol norda Ontario. La regiono estas parto de la metropola regiono Granda Toronto kaj la ena ringo de la Ora Hufumo.