Johannes Hinz - prononco [jo:HAnes HINC] - estis germana pentristo kaj nefikcia verkisto. Li naskiĝis la 2-an de marto 1936
en Lauenburg in Pommern, ekde 1945 Lębork en Pollando, kaj mortis 74-jaraĝa la 7-an de aprilo 2010 en Kolonjo.
Sian infanaĝon li pasigis en la pomeria distrikto Bütow, la 4-an ĝis 9-an vivjaron dominis la dua mondmilito ekde la fino de 1944 la ruĝa armeo estis okupinta la regionon. En majo 1945, kiam klaris la kapitulaco de la antaŭa nazia registaro de la Germana Regno, estis anoncite ke la regiono iĝos parto de la komunisma Pola Popola Respubliko, la hejma distrikto de tiam nomiĝis distrikto Bytów, kaj jam estis anoncite ke ĉiuj germanoj estos forpelitaj okcidenten ene de maksimume 3 jaroj. Tamen diversaj nekrologaj artikoloj pri li el 2010 konfirmas ke li "nur" en 1950 kun sia familio alvenis en okcidenta Germanio, en aĝo de 14 jaroj - se tio ĝustas, li kaj la familio estis inter la lastaj germanoj forpelitaj, plej multaj jam estis premitaj haste foriri (kutime laŭvorte iri kelkcent kilometrojn) en 1946 kaj 1947. Post diplomiĝo de mezlernejo en Michelstadt en 1957, li komence studis geografion kaj la anglan en la universitato de Frankfurto ĉe Majno, la universitato de Marburg kaj la universitato de Kolonjo, sed ankaŭ finis artajn vesperajn kursojn en la arta artlernejo de la muzeo Städel en Frankfurto ĉe Majno. Li finis siajn studojn en 1964 kaj de tiam loĝas en Kolonjo. Li laboris kiel pentristo kaj desegnisto, kaj liaj verkoj estis montritaj en pli ol 70 ekspozicioj aparte dediĉitaj al li.