Li naskiĝis en Teŝino en "Malnova foirejo" en nekatolika familio. Tre influis lin lia praavo Adam, vokto en Třanovice, bonega kantisto, kiu vekis en la juna Jiří amon al religia kantado.
Kiel ortodoksa religia poeto de la slovakajprotestantoj en la tempo, kiam iliaj reformaj klopodoj komencis suferi pro socia kaj religia pasivecoj, li eldonis ampleksan evangelian kantaron nome Cithara sanctorum - kantoj religiaj kaj malnovaj kaj novaj (1636). Ĝi enhavas pli ol kvarcent religiajn kantojn, antaŭ ĉio de ĉeĥaj, sed ankaŭ de slovakaj aŭtoroj, tradukitaj el la latina kaj germana lingvoj, kaj ankaŭ proprajn kantojn. Tranovský estis edukisto, instruisto kaj pastoro en pluraj lokoj en Ĉeĥio kaj Slovakio. Li naskiĝis en Teŝino, studis en Wittenberg, mortis en Liptovský Mikuláš. Krom la menciita kantaro li eldonis religiajn odojn kaj preĝaron. Tamen, la evoluon de literaturo influis grandparte Cithara sanctorum. Tiu ĉi kolekto de religiaj kantoj, kiu aperis en multaj reeldonoj, per sia formala perfekteco longe servis kiel fonto kaj instigilo por la samtempa poezia kreado. Tranoscius estas nomo, kiun transprenis eldonejo el latinigita formo de nomo de la pastoro Juraj Tranovský, kiu agadis ankaŭ en Liptovský Mikuláš. Krom la aliaj la eldonejo daŭrigas pli ol cent jaroj en eldonado de Evangelia kalendaro de Tranovský.