Jiří Pavlica (naskiĝis la 1-an de decembro1953 en Uherské Hradiště) estas konsiderata kiel unu el la plej multflankecaj kaj plej aprezataj personecoj en la nuntempa ĉeĥa kultura sceno. Moravia popolkantisto, ĉeĥa kantisto, violonisto, muzikkomponisto, aranĝisto de folklora muziko kaj ekde 1978 arta estro de Hradišťan, unika muzikensemblo kun alta arta kaj interpreta nivelo, larĝa ĝenroskalo kaj netradicia repertuaro, inkluzivanta tradician moravian folkloron, klasikan kaj alternativna muzikon kaj realiganta instigajn interkulturajn projektojn kun artistoj el Japanio, Sudafriko, Mongolio kaj aliaj landoj.