Jerry Alan WEST, naskiĝis la 28-an de majo 1938 en Chelyan en Kantono Kanawha, Okcidenta Virginio, mortis la 12-an de junio 2024 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona korbopilka ludisto kaj trejnisto konata ankaŭ kiel " Mr. Clutch. " [1]. Li ludis por la Los-Anĝeles Lakers dum sia kariero (kiel pafgardisto same kiel punktgardisto) kaj estas rigardita kiel unu el la plej bonaj ludistoj en la NBA de ĉiuj tempoj. Lia silueto aperas sur la NBA- emblemo, kiu estis kreita en 1969 [2]. Li gajnis olimpikan oron en 1960 en Romo kun la usona vira nacia korbopilka teamo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj