JENIFER [ĝenifer], realnome Jenifer DADOUCHE aŭ Jenifer YAËL DADOUCHE-BARTOLI (naskiĝis la 15-an de novembro1982 (nun 1982-11-15) en Nice) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 1".
Biografio
Jenifer venas el modesta medio. Ŝia patro estas Franco el Nord-Afriko kaj ŝia patrino estis naskita en Parizo de korsika patrino kaj belga patro.
En 1997, ŝi partoprenas televid-elsendon "Graines de star" (sub la nomo "Jenifer Bartoli"), sed tio montriĝas malsukceso. Ŝi tiam decidas iri al Parizo kaj prezentiĝas en 2001 al la selektado de nova televid-elsendo "Star Academy": ŝi estas akceptita kaj fariĝas la unua gajninto. Ŝia vivo draste ŝanĝiĝas. Post sekva turneo kun la partoprenintoj, ŝi denove turneas sola de oktobro 2002 ĝis januaro 2003 kaj kantas en renoma varietea teatro "Olympia".
Al ŝia unua albumo "Jenifer", kiu vendiĝis en 900,000 ekzempleroj, kunlaboris interalie Marc Lavoine (Nos points communs). Poste ŝi estis nomumita en "Victoires de la musique 2003" kaj Johnny Hallyday invitis ŝin dum sia datrevena turneo en 2003 por interpreti duope Je te promets ĉiuvespere en stadionoj. Ŝi vivas kun Maxim Nucci, verkisto-komponisto, de kiu ŝi naskis la 5-an de decembro2003 infanon nomitan Aaron.
Ŝia dua albumo "Le passage", estas pli melankolia sed ankaŭ pli pop-roka. Kunlaboris Calogero, bando Kyo kaj Marc Levy. Tiu albumo ankaŭ fariĝas granda sukceso: ĝi estas disko de platino ĉar ĝi vendiĝas en ĉ. 600,000 ekzempleroj. Poste Jenifer daŭrigas per turneo de pli ol 90 datoj, el kiuj kvar plenplenaj "Zénith" kaj du plenplenaj "Olympia" en Parizo.
En oktobro 2005, la kantistino aperigas sian unuan live-albumon: "Jenifer fait son live", kiu fariĝas disko de oro post malpli ol unu jaro.
Ŝi partoprenas ĉiujare ekde la jaro 2003 la popularan spektaklon "Les Enfoirés" profite al la bonfara organizaĵo Restoracioj de l' koro.