Jean Joseph AMAT (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1779, mortis la 23-an de julio 1848) estis franca politikisto. Jean Joseph estis la filo de Claude-Simon Amat, kiu estis deputito en la leĝfara asembleo en 1791.
Profesie advokato en Gap, li fariĝis urbestro de tiu komunumo en 1816 kaj sekve deputito de la departemento Hautes-Alpes en la periodo de la Resurtronigo kaj de la julia monarkio, de 1827 ĝis 1831. Li estis centra-dekstra politikisto.
Fontoj
- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)