JANG Sung-taek (장성택, prononcata kiel [ĉang song tek]; naskiĝis la 2-an de februaro 1946 (nun 1946-02-02), mortis la 12-an de decembro 2013), estis vicprezidanto de la potenca "Nacia Komisiono de Defendo" de Nord-Koreio.
Edziĝinta kun generalo Kim Gjong-hi, fratino de Kim Ĝong-il, li estis konsiderata kiel ŝlosila homo en la procezo de firmigo al povo de la juna Kim Ĝong-un depost la morto de lia patro. Post lia eksigo li estis ekzekutita pro akuzo de perfido[1].
Falo el la povo
Konsiderata kiel numero du de la reĝimo, li estis eksigita de ĉiuj postenoj pro farado de "krimoj" kontraŭ la Ŝtato kaj la ununura partio[2], kaj pro gvidado de "kontraŭ-revolucia frakcio"[3]. Krome la estroj de la partio en sia kunveno de la 8-a de decembro 2013 akuzis lin pri "malobeado al gvidanto", "vendado de la rimedoj de la lando je malaltaj prezoj", inkluzive de "aranĝado de privataj orgioj en luksaj restoracioj"[4].
La eksigo de Sung-taek estis la plej grava politika okazaĵo en Nord-Koreio depost la alveno al povo de Kim Ĝong-un fine de 2011[5].
La ŝtata agentejo KCNA kvalifikis Jang-on "ideologie malsana kaj ekstreme pigra kaj frivola" kaj akuzis lin pri "konsumado de drogoj kaj malŝparado de valutoj en kazinoj dum li ricevis medicinan kuracadon en eksterlando sub la prizorgo de la partio"[6].
Laŭ la sud-korea sekreta servo, du el liaj kunlaborantoj estus publike ekzekutitaj[7].
Motivoj
Laŭ Philo Kim, analizisto de la Instituto de Studoj por Paco kaj Reunuiĝo de la Nacia Universitato de Seulo, « Jang Sung-taek reprezentis la plej malferman flankon de la nord-korea registaro, kiu provis doni prioritaton al ekonomia disvolviĝo de la lando super la milita kaj tiu de nukleaj armiloj »[8].
Reagoj
Por la ĉina registaro, temas pri "interna demando" kiu ne difektos la "amikajn kaj kunlaborajn" rilatojn inter ambaŭ landoj. Pekino "prenis noton" de la ĉeso de Jang, sed konsideras ĝin "interna afero". "Kiel najbaroj kiuj daŭrigas rilaton de amikeco, ni deziras stabilecon, pacon kaj feliĉon al Nord-Koreio". "Ĉinio estas engaĝita en amika kaj kunlabora rilato kun Pjongjango"[9].
Referencoj
Fonto
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jang Song-thaek en la hispana Vikipedio.