James E. McGAHA (naskiĝis en 1946) estas usona amatora astronomo, profesie eksa armea piloto.
Li aktive promocias la sciencon kaj la refuton de la pseŭdosciencoj. Li estas grava ano de la Center for Inquiry kaj konsilisto por la Committee for Skeptical Inquiry : organizo, kiu ekzamenas per scienca metodo la asertojn pri la paranormaleco.
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 6 asteroidojn inter 1999 kaj 2000.[1]
La asteroido 10036 McGaha estis nomita en lia honoro.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj