József Dessewffy

József Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1771 (1771-02-13)
en Krivany
Morto 2-an de majo 1843 (1843-05-02) (72-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Jura Akademio (–1791) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro István, Graf Dessewffy de Csernek et Tarkeö (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna, Baronesse Vécsey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aurél Dessewffy, Emil Dessewffy, Marcel Dessewffy Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
advokato
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Departemento ŜariŝoDepartemento ZemplínDepartemento Szabolcs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo József Dessewffy [jOĵef deĵOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy József estis hungara politikisto, poeto, membro (direktora en 1830, honora en 1831) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cserneki [ĉerneki] kaj tarkői. Liaj filoj estis Marcel Dessewffy, Emil Dessewffy kaj Aurél Dessewffy.

József Dessewffy [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de februaro 1771 en Hungara reĝlando en Krivián (nuntempa Krivany en Slovakio). Li mortis la 2-an de majo 1843 en Pest (urbo).

Biografio

József Dessewffy frekventis gimnazion en urbo Pest, poste en la sama urbo ankaŭ universitaton. Unu el liaj profesoroj estis Lajos Mitterpacher. Li lernis juron en Kassa, poste en 1792 li eklaboris en (tiam hungara apartenaĵo) Fiume. En la sekva jaro li rondvojaĝis en Italio. Ekde 1802 li estis parlamenta deputito. En 1806 li edziĝis. Li apartenis al amikaro de Ferenc Kazinczy. Li partoprenis en fondo de Hungara Scienca Societo. Liaj poemoj aperis ekzemple en Erdélyi Múzeum. Li fondis literaturan revuon "Minerva" en Kassa.

Elektitaj publikaĵoj

  • A magyarokhoz az uj királynéról (1808) - poemo
  • Desseőffy József gróf Válasza a 60 esztendős Kazinczy Ferenczhez, midőn irná hogy már halni készül (Respondo de Grafo József Dessewffy al la 60-jara Ferenc Kazinczy...) (1819, 1860) - epistolo
  • A «hitel» cz. munka taglalatja (1831)
  • Hazánk egyik igen jeles főispánjának nyilván tett politikai hitvallása (1843)
  • Desewffy József gróf irodalmi hagyományai (1860–64, 1865)

Fontoj