János Zalka [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalka János estis hungara pastro , episkopo , teologo , profesoro , abato , kanoniko . Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ’’gombai’’ kaj ’’marcsa-magyari’’.
János Zalka
János Zalka [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1820 en Veszkény . Li mortis la 16-an de januaro 1901 en Győr .
Biografio
János Zalka frekventis gimnaziojn en Győr kaj Sopron , poste en 1838 en Esztergom li lernis en pastra lernejo, fine li lernis en teologion en Vieno ĝis 1845 . En la sekva jaro ji pastriĝis. Komence li estis pastro en Dorog , sed dume li doktoriĝis en Viemo el teologio. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
helpa pastro en Pest (urbo) en 1848
profesoro en eklezia altlernejo en Esztergom 1849
universitata profesoro en urbo Pest en 1853
kanoniko en 1859 en Esztergom, baldaŭe abato
episkopo en 1867 en Győr, en la sama jaro „apudulo de la papa trono” en Romo
interna sekreta konsilanto (ŝtata ofico) en 1876 .
Li okupiĝis multe ankaŭ pri la malriĉuloj.
Elektitaj publikaĵoj
’’Örömvers, mellyet főmélt. herczeg Kopácsy József esztergomi érseknek’’ (1839)
’’Synopsis praelectionum ex historia ecclesiastica in usum academicum concinnata’’ (1854)
’’Szentek élete’’ (Vivo de sanktuloj), (1859-1876) – 5 volumoj
’’Főpásztori körlevél a tíz parancsolatok negyedik pontjáról’’ (1889)
’’Főpásztori levelek…’’ (1898)
Fontoj