Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Izidoro mortinta en Madrido. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Izidoro vidu la artikolojn Isidoro de Ĥio kaj Izidoro de Sevilo.
Sankta Izidoro Terkultivisto aŭ Sankta Izidoro de Madrido - hispaneSan Isidro Labrador estas hispanasanktulo de la katolikismo, kiu vivis de 1080 ĝis 1172 en Madrido. Ties festo celebriĝas la 15-an de majo.
La plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktulo haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon. Li estas la patrono ankaŭ de Madrido, kie celebriĝas popularega festo. Dume ankaŭ en terkulturaj regionoj hispanaj estas kamparanaj festoj pri li ĉefe ĉe ermitejoj.