Izabela
Izabela estas virina nomo, kiu verŝajne aperis en la mezepoko kiel hispana formo de Elizabeto. En la hispana kaj la portugala oni rigardas ĝin kiel la saman nomon: ekzemple, la reĝino Elizabeto la 2-a nomiĝas la Reina Isabel II en la hispana.
La formo Izabela aperas en PIV2002.
- Isabel (angle, france, hispana, portugale)
- Isabell angle
- Isabella (angle, germane, hispane, itale, nederlande, svede)
- Isabelle (angle, france, germane)
- Isobel (skote)
- Izabela (ĉeĥe, hispane, pole, portugale, slovake)
- Izabella (hungare, pole)
Famaj nomportantoj
Reĝinoj
- 1170-1190 Izabela de Henegovio, franca reĝino
- 1188-1246 Izabela de Angulemo, angla reĝino
- 1219-1252 Izabela, reĝino de Armena reĝlando en Kilikio
- 1247-1271 Izabela de Aragono, franca reĝino
- 1271-1336 Izabela de Aragono, portugala reĝino kaj sanktulino
- 1292-1358 Izabela de Francio, angla reĝino
- 1397-1471 Izabela de Portugalio, portugala infantino, imperiestrino de la Sankta Romia Imperio
- 1451-1504 Izabela la 1-a, kastilia reĝino
- 1470-1498 Izabela de Hispanio, portugala reĝino
- 1501-1526 Izabela de Aŭstrio, dana reĝino
- 1519-1559 Izabela de Hungario, reĝino de Hungario, poste regentino de Orienta Hungario (Transilvanio)
- 1566-1633 Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, kunreĝino de la Hispana Nederlando
- 1602-1644 Izabela de Burbono, hispana reĝino
- 1830-1904 Izabela la 2-a, hispana reĝino
- 1846-1921 Izabela de Brazilo, regentino de Brazilo
Aliaj
- Isabel Allende, n. 1942, ĉilia verkistino
- Isabel Perón, n. 1931, iama argentina prezidantino
- Isabelle Adjani, n. 1955, franca aktorino
- Isabelle Boulay, n. 1972, kanada kantistino
- Isabelle Huppert, n. 1953, franca aktorino
- Izabella Dedinszky (1904-1994), hungara orgenistino
Vidu ankaŭ
|
|