Iván Komoróczy [komorOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komoróczy Iván estis hungarajuristo, subdepartementestro, pentristo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis császári, bicskei kaj komoróczi [ĉAsAri, biĉkei kaj komorOci].
Iván Komoróczy akiris juran diplomon, sed dum lernado li ŝatis pentradi. Post la diplomo li ricevis taskojn en la ŝtata administracio. Li estis nobela juĝisto en Nagybánya, kiam en 1896 alvenis pentristoj por fondi artistkolonion. Li helpis la fondon, poste li kelkfoje vizitis la pentristan lernejon de Simon Hollósy en la 1900-aj jaroj. Li neniam estis laŭprofesie pentristo, li senĉese estis juristo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed iom poste pro malsaniĝo li estis forigita. Depost Traktato de Trianon li estis juristo en rest-Hungario, sed li senĉese apogis la artistkolonion. Li pentradis portretojn, aĵpentraĵojn. Li havis edzinon, kiu naskis kvinfoje.
Elektitaj juraj kontribuoj
Szatmár vármegye szabályrendeletei és területi beosztása (1898)