István Tóth-Baranyi [isxtvAn tOt-baranji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth-Baranyi István estis hungara bestokuracisto.
István Tóth-Baranyi[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1910 en Kiskunmajsa, li mortis la 22-an de marto 1963 en Budapeŝto.
Biografio
István Tóth-Baranyi akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1936. Inter 1943 kaj 1945 li estis buĉejestro en tiam hungara urbo Szatmárnémeti. Ekde 1947 li okupiĝis pri kortobirdoj. Li establis kortobirdan kontrolan servon, kiun li gvidis 15 jarojn. Li sukcese kreis vakcinojn kontraŭ pesto de kortobirdoj. Li estis fondita ĉefredaktoro de revuo pri kortobirdoj ekde 1954. Li mortis abrupte tragike.
Elektitaj kontribuoj
- A Tartósító és húsipari technológia (kunauxtoro, 1952)
- Baromfiipari ismeretek (1957)
- A pecsenyebaromfi (1963)
Fontoj
Referencoj