Spektaklo de Stephan Bálint
István Bálint [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint István, ekster Hungario Stephan Bálint estis hungara reĝisoro, aktoro, poeto. Lia patro estis Endre Bálint, lia avo estis Aladár Bálint.
István Bálint[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1943 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de oktobro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
Pri fruaj vivoj de István Bálint mankas informoj. Li debutis kiel dramisto en 1970 en Budapeŝto en universitata teatrejo. Li apartenis al rondo de surrealismaj artistoj. Tio ne konformis al la socialismo, tial ili prezentis teatraĵojn en loĝejo. En 1976 li disidis al okcidenta Eŭropo, sed li ekloĝis en Novjorko en 1977. Tie li prezentis 3 spektaklojn. Li samtempe estis scenaristo, reĝisoro kaj aktoro. En 1992 li hejmenvenis kaj foje li estis reĝisoro de Teatro Csokonai (Debrecen).
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Chervonets (1982) - sekretario de partio
- Senkiföldje (1993) - patro
- Hazudós Jakab (1999) - patro
- Szuromberek királyfi (2007) - soldato
Elektitaj verkoj
- Náthán és Tibold (dramo, kunaŭtoro, 1970)
- Arthur és Franz (poemaro, 1972)
- L-Train to Eldorado (1987)
- Egy felelőtlen férfi vallomásai (poemaro, 1996)
- Kikötői beszélgetések. Keserű mesék felnőtteknek (kunaŭtoro, 2005)
Fontoj
Referencoj