Irén Hamala, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamala Irén estis hungara baletisto, instruisto pri baleto, subkoreografo. Ŝia edzo estis Gyula Harangozó, ŝia filo estis Gyula Harangozó (1956).
Irén Hamala [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Irén Hamala aĝis 7, kiam ŝi komencis lernadi baleton en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi aliĝis al la baleta trupo en 1936. Ŝi akiris la rangon privata dancisto en 1950. Post jardeko ŝi ekhavis la laborojn baletinstruisto kaj koreografo. Ŝi pensiuliĝis en 1973. Ŝi ricevis premiojn en 1972, 1981 kaj 1997.
Ŝiaj filmaj roloj
- Tóparti látomás (1942)
- Az életbe táncoltatott leány (1964)
Ŝiaj baletaj roloj
Similaj taskoj
- Az életbe táncoltatott leány (1964) - subkoreografo
- Furfangos diákok (1972) - baletinstruisto
Fontoj