Ĝi estas unu el du iridospecioj de Britio, la aliaj estas la (flavirido). Ĝiaj floroj estas kutime de malbrila, plumbe griz-blua koloro, aŭ obtuze oranĝ-flava kun blua nuanceto; la kapsuloj, kiuj restas fiksitaj al la planto la tutan vintron, estas 5-8 cm longaj; kaj la semoj estas skarlataj.
Stinkirido estas konata kiel "malbonodoranta", ĉar kelkaj homoj trovas la odoron de ĝiaj folioj malagrabla kiam dispremita aŭ kontuzita, odoro kiu estis priskribita kiel "karneca".
Tiu planto estas kultivita en ĝardenoj en la temperitaj zonoj. Kaj la specio[2] kaj ĝia kulturvario "Variegata"[3] akiris la ĝardenpremion de la Reĝa Hortikultura Asocio.