Io capitano

Io capitano
filmo
Originala titolo Io capitano
Originala lingvo franca lingvo • volofa lingvo • angla lingvo • itala lingvo • araba lingvo
Kina aperdato 6 sep. 2023, 7 sep. 2023, 16 nov. 2023, 3 jan. 2024, 4 jan. 2024, 10 jan. 2024, 15 feb. 2024, 8 mar. 2024, 13 jun. 2024
Ĝenro drama filmo, aventura filmo, social drama, travivfilmo
Kameraado Paolo Carnera
Reĝisoro(j) Matteo Garrone
Produktisto(j) Matteo Garrone • Joseph Rouschop • Ardavan Safaee • Paolo Del Brocco
Scenaro Massimo Gaudioso • Matteo Garrone • Massimo Ceccherini • Andrea Tagliaferri
Filmita en Marsala • Dakaro • Kazablanko
Muziko de Andrea Farri
Rolantoj Isaka Sawadogo • Affif Ben Badra • Hichem Yacoubi • Joseph Beddelem • Oumar Diaw • Mariam Kaba • Princess Erika • Cheikh Ndiaye
Produktinta firmao Rai Cinema 
Tarantula 
Tarantula Belgique
Honorigoj Silver Lion • Marcello Mastroianni Award
IMDb
vdr

Mi Kapitano (origina itallingva titolo: Io capitano) estas plenlonga filmo de 2023 reĝisorita de Matteo Garrone [1][2][3][4]. La dramo sekvas du afrikajn migrantojn survoje atingi Eŭropon. La ĉefaj roloj estis luditaj fare de amatoraj aktoroj Seydou Sarr kaj Moustapha Fall.

La itala - belga kunproduktado premieris ĉe la Festivalo de Venecio [5]. Oskar- nomumo por Plej bona Internacia Filmo sekvis en 2024.

Resuma intrigo

La senegalaj adoleskantoj Seydou kaj Moussa forlasas sian patrujon de Dakaro por enmigri al Eŭropo. En sia odiseado ili ambaŭ transiras la dezerton kaj spertas la hororojn de internigejo en Libio. Ili baldaŭ alfrontas la danĝeran defion transiri Mediteraneon. La 16-jaraĝa Seydoux fariĝas la kapitano de la ŝipo, ĉar pro sia aĝo li ne estas en danĝero se li renkontiĝas kun la italaj aŭtoritatoj. En la finalo, la herooj atingas la marbordojn de Sicilio.

Referencoj

Eksteraj ligiloj