International Mother Language Institute (IMLI) aŭ Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IIGL) estas instanco kun jura statuso en Bangladeŝo kies funkcio estas la konservado de lingvoj.[1] En 2015 la instituto ricevis rekonon de UNESKO kiu aljuĝis la institutan statuson kategorio 2 al IMLI.[2][3]
La deklaracio de la 21-a de februaro kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj, je la 17-a de novembro 1999 estas senprecedenca evento ne nur por la bengala lingvo, sed ankaŭ en la historio de ĉiuj gepatraj lingvoj de la mondo. En historia kunveno memore al tiu atingo je la 7-a de decembro 1999, la ĉefministrino de la popola respubliko de BangladeŝoŜejĥinoHasina Oaĝed anoncis, ke internacia instituto pri gepatra lingvo estos establita en Dako por la esplorado kaj la konservado de la digno kaj la rajtoj de disvastiĝantaj, samkiel de preskaŭ malaperintaj lingvoj en la mondo. Laŭ tiu deklaro, ŝi metis la fundamenton de la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IMLI) en Segunbagicha, Dako, Bangladeŝo[4] la 15-an de marto 2001[5]. La tiama Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan ĉeestis la malfermon. Ĉefministrino Ŝejĥino Hasina inaŭguris la konstruaĵon de la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IIGL) dum la Tago de la Martiroj kaj de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo en 2010. Ekde tiam, la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo plulaboras al ĝia fiksita misio kaj vizio.